Senaviada zono (angle: No-Fly zone, mallonge NFZ), ankaŭ konata kiel aera ekskluda zona (angle: Air Exclusion Zone, mallonge AEZ), estas teritorio aŭ areo kreita de armea potenco super kiu specifaj aviadiloj ne rajtas flugi. Tiaj zonoj estas kutime kreitaj dum konflikto en la teritorio de malamika potenco por halti aerajn atakojn[1].